Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron


Karaj Gelegantoj, 

 

Bonan Tagon! 

 

Al vi cxiuj mi deziras  veran dian pacon. Estas mia vera  kaj profunda deziro.  Jes, kiel la nasktago kaj la Novjaro alproksimigxas, mi, el tute mia koro, deziras al vi cxiuj Felicxan Kristnaskon kaj NovJaron plenegajn je prosperoj, kaj ke la dia Paco estu kun vi cxiuj, cxiam cxe via ekzisto sur tiu cxi Planedo, ke la Kreinto metis tute sub nia dispono, dum kelka tempo, antaux ke ni iros vivi sur alia loko, kie la ekzistado devos esti pli bona, kaj pli abunde, precipe pri vidpunkto spirita.  Jesuo Kristo, kelkaj tagoj antaux la krucumo cxe la Kalvario, diris al siaj discxiploj: < ‘’  Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi. 2 Cxe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas. ” > . 

 

                                              ***   ***   ***   ***   *** 

 

 

Je la Januaro mi pensas skribi artikoleton pri  Transmondo kaj Transen  Transmondo, por nia plibona kompreno pri nia ekzisto post nia foriro je tiu cxi Planedo. 

  

Ke la dia Paco estu kun vi cxiuj, estas mia vera deziro al via cxiuj. 

 

 

 

Laisser un commentaire